Irana Esperanto-Asocio (IREA), post la relative sukcesa okazigado de unu el la plej grandaj virtualaj Esperanto-kongresoj, t.e. la 7a Kongreso de Esperanto en Irano (IREK-7), decidis bonutiligi la ondon, kiun estigis la Kongreso en la virtuala mondo de Esperanto: rezulte, IREA ekestigis ege diversajn virtualajn programerojn sub la titolo “IREA Okazigas”, kio jam inkluzivas:
• Vivaj intervjuoj kun d-ro Renato Corsetti, eksprezidanto de UEA
• Vivaj prelegoj de s-ino Mirejo Groĵan, prezidanto de ILEI, pri diversaj temoj
• Kunpens(ig)adoj pri diversaj temoj, la 1-a serio pri Esperanto en Universitatoj
• Poem-deklamado de originalaj kaj tradukitaj poemoj en Esperanto
• “Homo nutriĝas tra oreloj”, sinhelpaj rimedoj por plipotencigado de esperantistoj individue por pli efika movadumado